Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Saĝiga medikamento

Iu venis al kuracisto por peti saĝigan medikamenton. La kuracisto donis al li medikamentojn kaj petis lin reveni post semajno.

Post semajno revenis la paciento kun plendo, ke li ne fariĝis pli saĝa ol antaŭe. La kuracisto donis al li samajn medikamentojn kaj petis lin reveni post semajno.

Post semajno la paciento venis kaj diris al la kuracisto: “Mi scias, ke mi ne fariĝis pli saĝa ol antaŭe. Ĉu vi ne trompis min per sukero anstataŭ medikamentoj?” Kaj la kuracisto respondis kun ĝojo: “Tio ja pruvas, ke vi jam fariĝis saĝa.”

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Al funebra ceremonio por milionulo venis multaj homoj, kaj junulo inter ili ploris korŝire. Oni demandis lin: “Ĉu la forpasinto estas via patro?” “Ne,” la junulo ploris pli dolore, “kial li ne estas mia patro?”