Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Revidiĝo en paradizo

Iu sendis al sia forpasinta amiko girlandon kun skribo “Ripozu, ĝis revido”. Post pripenso li sentis ion nedecan kaj telefonis al la sepultejo: “Bonvolu aldoni vorton ‘en paradizo’ post ‘ĝis revido’, se estas spaco.”

En la sekvanta tago oni legis sur la girlando “Ripozu, ĝis revido en paradizo, se estas spaco”.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Noktomeze s-ro Ito estis vekita de telefono, ke kolera sinjorino plendis kontraŭ li: “Via hundo bojas, pro tio mi ne povas endormiĝi!” “Kiu vi estas?” kaj la sinjorino diris sian nomon.

Saman horon en la sekvanta nokto ŝi estis vekita — s-ro Ito telefonis al ŝi: “Pardonon, respektata sinjorino! Mi havas la honoron informi vin, ke en mia hejmo neniam estis hundo.”