Miskompreno de patrino
Knabino hejmen revenis de balo en lernejo. La patrino demandis, ĉu ŝi ĝuis la balon. La knabino respondis: “Bone, sed du knaboj interbatiĝis pro mi.” Kiam la patrino ekĝojis kaŝe, la filino daŭrigis: “Neniu el ili volis danci kun mi, ili trudis min unu al la alia kaj interbatiĝis.”
Filino: |
Patro, mi havas malfacilan matematikan problemon. Ĉu vi povus helpi min? |
Patro: |
Kia estas la problemo? |
Filino: |
Sinjoro enspezas ĉiumonate 300 juanojn, sed lia edzino elspezas 320 juanojn. Do... |
Patro: |
Ne demandu min, sed vian patrinon. Ŝi estas specialistino pri tia problemo. |
|