Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Komprenema filino

Patrino kaj filo estis lavantaj telerojn, dum la patro kaj filino televidantaj. Subite aŭdiĝis bruo de rompiĝo de telero kaj tion sekvis silento. La filino diris ekrigardante la patron: “Certe la patrino tion faris.” “Kial vi tiel opinias?” “Ĉar ŝi ne kriis.”

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Patro: Ĉu vi scias, kial mi punas vin?

Filo: Mi ne scias, paĉjo. Do, kial?

Patro: Ĉar vi batis infanon malpli aĝa ol vi.

Filo: Do kial vi batas min? Mi estas malpli aĝa ol vi!