Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Pentristo kaj kritikisto

Pentristo renkontis en kafejo faman kritikiston, kiu akre kritikis lian ĝisdatan verkon. La pentristo diris al la kritikisto: “Por juste komentarii pentraĵojn, kritikistoj devas esti kapablaj en pentrarto.”

“Mia kara artisto,” diris la kritikisto, “mi neniam demetis ovon, sed, bonvolu kredi, ke mi estas pli taŭga ol ĉiu ajn kokino por juĝi la guston de ovaĵo.”

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Komponisto demandis artkritikiston: “Kial via frato neniam kritikis miajn verkaĵojn, sed vi ĉiam malfavore kritikas ilin?”

“Sciu,” respondis la kritikisto, “ankaŭ mi ne farus kritikon, se mi estus tiel surda kiel mia frato.”