Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Sin tenu fore de mensogo

Foje fama artkritikisto Hilbert devige skribis komentarion por libro de amiko. Li skribis la komentarion sur la supro de la papero kaj subskribis sur la plej malalta loko, do inter la komentario kaj subskribo estis granda blanko. La amiko demandis lin, kial li lasis tiel grandan blankon. Li respondis: “Mi opinias, ke honesteco estas virto de homoj. Estas diro ‘sin tenu fore de mensogo’.”

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Juna scenaristo malkontente diris al artkritikisto, kiu malfavore kritikis lian novan verkon: “Estimata sinjoro kritikisto, fakte vi tute ne komprenas mian scenaron, ĉar mi propraokule vidis, ke vi dormis dum la prezentado.” “Mia kara sinjoro verkisto, foje ankaŭ endormiĝo estas esprimo de opinio.”