Ĝi ne estas nia infano!
La edzo portis hejmen sian infanon de la infanĝardeno en semajnfino. La edzino miris: “Ho mia kara! Ĝi ne estas nia infano!” Post pririgardo la edzo diris: “Jes, ĝi ne estas la nia. Sed tio ne gravas, ni ĝin reportos lunde al la infanĝardeno.”
Sinjorino White bezonis sukeron kaj petis la edzon aĉeti. Kutime tio bezonis nur dekkelke da minutoj. Sed sinjoro White revenis post 2 horoj, kaj la sinjorino demandis lin kun granda miro: “Kial tiom longe?” Li klarigis: “Enirinte en la vendejon, mi neniel povis rememori kion mi devas aĉeti. Mi devis rigardi ĉion en la vendejo kaj demandis min mem: ĉu mi venas aĉeti kafon? Aŭ marmeladon? Ĝis kiam mi demandis pri sukero, jam pasis 2 horoj.”
|