Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Kies hundo

Aŭdinte pordofrapon, sinjoro Daly malfermis la pordon kaj vidis bonan amikon kaj grandan nigran hundon post li. Dum ilia konversacio la hundo faligis planklampon, saltis sur kanapon kaj ekmordis kusenon. Sinjoro Daly ne povis elteni kaj muĝis al la amiko: “Kial vi ne gardas vian hundon?” “Kio? Mia hundo?” mire respondis la amiko, “mi pensas, ke ĝi estas la via!”

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Malgranda banko estis malofte vizitata de klientoj kaj iun tagon neniu venis al ĝi. Duonon post la 3-a horo posttagemze direktoro de la banko lasis dungiton fermi la pordon kaj tiu revenis post momento. Li diris iom sinĝene: “Bedaŭrinde, sinjoro. La pordo estis fermita, ĉar ĉi-matene mi forgesis malfermi ĝin.”