Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Troa rapideco

Policano haltigis aŭton pro ĝia troa rapideco kaj diris ion notante: “Vi ricevos informilon pri monpuno pro via rapideco de pli ol 60 mejloj po horo.”

La ŝoforo petis la policanon: “Sinjoro, skribu 100 mejlojn po horo. Sciu, mi intencas forvendi la aŭton!”

 

 

 

 

En pluvo sinjorino enbusiĝis kun hundo. La hundo estis tre granda kiel ĉevaleto, kun la piedoj tre malpuraj. Ŝi diris al la konduktoro: “Se mi aĉetos bileton por ĝi, ĉu ĝi povos sidi same kiel aliaj pasaĝeroj?”

Ekrigardante la hundon, la konduktoro diris: “Kompreneble, ĝi rajtas, sed ĝi devas teni la piedojn malsupre same kiel aliaj pasaĝeroj.”