Veturu distancon returnen
“Sinjoro, vi atingas. Bonvolu pagi 12
markojn,” diris taksiisto al la pasaĝero. “Sed bedaŭrinde mi havas
nur 10 markojn, do bonvolu veturi distancon returnen.”
Kiu alarmis
Fama pianistino estis veturanta al iu
urbo por prezentado. En la kupeo ŝi senĉese klakis per fingroj
sur la rando de la lito por fingroekzerco.
La trajno malfruiĝis 2 horojn kaj ŝi
plendis kontraŭ la ĉefkonduktoro. Tiu respondis kun pardonpeto:
“Ni haltis kaj rehaltis sume du horojn survoje, ĉar iu senĉese
premis alarman butonon, sed ni ne trovis la alarminton.”
|