En metroo sinjoro ĝentile sin klinis kun
diro al la apuda sinjorino: “Estas malhele en la vagono, kaj lasu
min trovi por vi rimenotenilon.” Sed la sinjorino respondis malvarme:
“Tion mi jam havas.” “Do, bonvolu malstreĉi mian kravaton,” diris
la sinjoro en strangoliteco.
Valizo de amikino
Iu eniris en vagonon kaj sidiĝis, metante
valizon sur la apudan seĝon.
Venis al la seĝo alia pasaĝero. Tiu
ĝentile demandis: “Ĉu ĝi estas via valizo?”
“Ho ne. Ĝi estas de mia amikino,” respondis
la unuaveninto. “Jen ŝi, interparolanta kun aliaj sur la kajo.”
Post kelka tempo ekmoviĝis la trajno.
La postveninto kaptis la valizon, ĵetis ĝin eksteren tra la fenestro
kaj sidiĝis sur la seĝo.
“Ho, kion vi faris?” brule ekkriis la
unuaveninto.
“Via amikino jam perdis la trajnon,”
ridete diris la postveninto, “kaj mi ne volas, ke ŝi perdu ankaŭ
la valizon.”