Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Aroganta ŝtatoficisto

Du biletvendistoj estis vendantaj flugbiletojn de diversaj linioj de iu flugkompanio. Ili laboris diligente kaj neniam faris eraron.

Iun tagon venis ŝtatoficisto. Li laŭte kritikis ilin, ke ilia laboro estas fuŝa kaj senefika. Kiam li trovis, ke la du biletvendistoj restis apatiaj al lia kulpigo, li muĝis en kolerego: “Ĉu vi scias, kiu mi estas?”

La du biletvendistoj levis la kapon, rigardis unu la alian, kaj unu el ili diris al la alia: “Ŝajne tiu ĉi sinjoro bezonas nian helpon, ĉar li jam ne povas identigi sin.”


 

 

 

 

Enladigita pasaĝero

Sinjoro hastanta al laboro sin premis en homoplenan buson kaj la posta parto de la palto estis krampita ekster la pordo.

Forte entirante sian veston, li diris al la konduktorino: “Mi ne plendas, ke mi estas enpremita kiel sardino. Sed kiam vi enladigas min, vi devas enladigi ankaŭ mian voston!”