Jako de boksisto
Fama boksisto demetis sian jakon en restoracio.
Timante, ke ĝi estos ŝtelita, li metis sur la jakon paperslipon
kun la vortoj “Ĝi estas jako de boksisto s-ro Brown. Li revenos
post momento!” Sed kiam li revenis, li trovis la jakon forŝtelita
kaj paperslipon kun skribo “Fama longdistanca kuristo forprenis
vian jakon kaj neniam revenos!”
80-jara ŝtelisto
Juĝisto: Mi ne povas kredi, kion vi
faris. Kial vi ŝtelis aŭton en la aĝo de 80 jaroj?
Ŝtelisto: Sinjoro juĝisto, vi certe
ne povas kompreni. Kiam mi estis juna, ne estis aŭto.
|