Mistera
donaco
Gesinjoroj Ted ricevis leteron kun du
helrozaj biletoj por altklasa koncerto. Ili tre volis ĉeeesti la
koncerton, sed ne sukcesis aĉeti biletojn. La adresinto neniun vorton
skribis en la letero kaj ili ne povis diveni, kiu montris tiel grandan
afablecon.
La koncerto estis tre brila kaj la geedzoj
ravitaj. Sed reveninte hejmen, ili trovis la pordon malfermita kaj
la domo priŝtelita. Jen ili komprenis, kiu sendis al ili la biletojn.
Heredita
malsano
Juĝisto diris al kaptita ŝtelisto: “Vi
multfoje faris ŝtelon kaj multfoje estis kaptita. Kial vi ne korektas
vin?” La ŝtelisto sin ekskuzis: “Mi akceptis dufoje transfuzon,
kaj poste mi trovis, ke la sangoliverinto estas ŝtelisto.”
|