Kie
estas poŝo de modaj vestoj
Du ŝtelistoj estis preterpasantaj gazetbudon.
Unu el ili haltigis la kunulon kun diro: “Momenton, mi aĉetu gazeton
de moda fasono.” “Por kio vi tion bezonas?” “Ni devas ĝustatempe
scii, kie estas la poŝoj de modaj vestoj.”
Sekreto
de ŝtelisto
Juĝisto pridemandis ŝteliston: “Vi konfesu,
kiel vi malfermis la monŝrankon.” La ŝtelisto diris: “Tion mi
ne povas diri al vi, sinjoro juĝisto. Probable inter la ĉeestantoj
en la tribunalo troviĝas homo aspiranta mian okupon.”
|