Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Amo de ŝtelisto al la patrino

Juĝisto: Ĉu vi ne konsideris vian maljunan patrinon dum vi ŝtelis?

Akuzito: Kiel mi povus ne konsideri ŝin? Sed mi ne scias, kion ŝi bezonas.








 




 

Kiam mi ŝtelu?

Juĝisto: Kial vi aŭdacis ŝteli en hela tago?

Akuzito: Sed en la lasta juĝado vi kolere riproĉis min, kial mi aŭdacis ŝteli en profunda nokto! Do juĝista moŝto, kiam mi plenumu mian okupon?