Hanson: Donal, via filo forestis jam multajn 
              jarojn kaj kredeble li multe atingis.
             Donal: Mi ne scias, kiom li atingis. Sed 
              la registaro alte taksas lin.
             Donal: La polico anoncis rekompencon de 
              cent mil dolaroj por trovi lin.
              
              
              
              
            
             
               Troa 
                sintakso
               Studento de jura fakultato estis praktikanta 
                en juĝejo kaj partoprenis en juĝado de kazo de murdo.
               Montrante tranĉilon li demandis la akuziton: 
                “Ĉu vi vidis ĉi tranĉilon?” Li plurfoje ripetis la demandon, sed 
                la akuzito firme neis.
               Reveninte de tribunalo la praktikanta 
                studento rememoris la proceson kaj opiniis, ke li ne estis sufiĉe 
                severa al la akuzito. Do en la sekvanta tago li faris seriozan 
                mienon kaj muĝe demandis frapante la tablon: “Konfesu! Ĉu vi vidis 
                ĉi tranĉilon?” “Jes,” mallaŭte respondis la akuzito. La studento 
                ekĝojis kredante, ke lia severeco donis efikon, kaj refoje demandis 
                frapante la tablon: “Diru! Kiam kaj kie?”
               “Hieraŭ, ĉi tie,” respondis la akuzito 
                per trema voĉo.