Instrumentoj
de kuracisto
Sinjoro Pat venigis kuraciston al sia
malsana edzino, kaj li mem sidis ekster la ĉambro. Post nelonge
la kuracisto elŝovis la kapon por peti ŝraŭbturnilon, post kelka
tempo tenajlon kaj pli poste martelon. Sinjoro Pat perdis paciencon
kaj demandis: “Je kiu malsano mia edzino suferas?” La kuracisto
respondis: “Mi ne scias, ĉar mi ankoraŭ ne sukcesis malfermi mian
medicinan keston.”
Rigida
flegistino
Deĵoranta flegistino eniris en malsanulan
ĉambron por doni medikamenton. La malsanulo estis en dolĉa dormo
kaj ŝi vekis lin: “Leviĝu, leviĝu!” La malsanulo demandis frotante
la okulojn: “Por kio?” “Estas tempo por preni dormigilon.”
|