Korpopezo
Kuracisto: Kiom vi pezas?
Paciento: 68 kilogramojn.
Kuracisto: Kia estis via plej granda pezo?
Paciento: 85 kilogramoj.
Kuracisto: Kaj la malplej granda?
Paciento: 3.2 kilogramoj, ĉe la naskiĝo.
Magia
efiko de medikamenta botelo
Kuracisto ridete diris al la paciento,
kiu hieraŭ venis al li pro malvarmumiĝo: “Hodiaŭ vi aspektas multe
pli bone ol hieraŭ.” “Jes, mi atribuas tion al la medikamenta
botelo.” “Kial?” Mi streĉis min el la haŭto ĝis ŝvitego, sed mi
ne sukcesis malfermi ĝin.”
|