Kaŭzo
de morto
Flegistino demandis pacienton unuafoje
vizitantan: “Pri la antecedentoj de familianoj vi skribis nur ‘kolan
problemon’ rilate la morton de via patro. Ĉu vi bonvolus skribi
pli konkrete, ekzemple laringan kanceron, tiroidan tumoron aŭ alian?”
La paciento skribis: “Pendumo”.
Maligniĝo
de malsano
Kuracisto: Evidente serioziĝas via malsano,
kaj ne plu estas espero. Tamen mi ĉiamaniere penos por moderigi
vian doloron. Kiun alian vi volas vidi?
Malsanulo: Alian kuraciston.K
|