Malsamaj
starpunktoj
Malsanulo: Mi ĝeniĝas diri al vi, ke mia
edzino opinias la pagon por mia operacio tro alta.
Kirurgo: Sed mia kara, mi kredas, ke vi
taksas vian vivon pli alte ol via edzino.
Maltrankvilo
de malsanulo
“Ĉu vi akceptis la operacion?” “Jes.”
“Kiel vi fartas?” “Mi devas pagi tri mil dolarojn.” “Mi demandas
vin, kiel vi fartas.” “Mi havas nur 250 dolarojn.” “Vi ne komprenas
min. Mi demandas vin, ĉu vi havas ian problemon pri la malsano.”
“La pago por operacio estas tro alta.”
|