Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Longhara knabo

Okulkuracisto demandis longharan knabon: “Kion malbonan vi sentas?” “S-ro doktoro, mi ne povas bone vidi.” “Jes, mi rimarkis. Mi tute ne povas vidi viajn okulojn. Unue vi vizitu barbirejon kaj poste venu al mi.”










 

 

 

Instrumento en krimado

Policano kaptis krimanton ĉe freŝa faro. La krimanto sin ekskuzis: “Mi ne krimas. Mi estas nur instrumento uzata de alia. Instrumento ne krimas. Ekzemple oni murdis homon per tranĉilo, kaj krimas homo, sed ne tranĉilo.” La policano demandis: “Ĉu vi diris, ke vi estas instrumento uzata de alia?” “Jes!” respondis la krimanto. “Do sekvu min!” “Kial? Mi ne krimas!” “Laŭ leĝo instrumento en krimado devas esti konfiskita.”