Anticipa
kondamno
Iu venis al la policejo kaj diris al la
policestro: “Sinjoro policestro, hieraŭ mi venis kaj anoncis perdon
de tre valora juvelo. Sed hodiaŭ matene mi trovis, ke mi ne perdis
ĝin. Do bonvolu ne serĉi plu.”
La policestro diris kuntirante la brovojn:
“Ve, kial vi ne venis pli frue? Ĉi-matene ni jam kaptis la ŝteliston
kaj la juĝisto jam faris verdikton.”
Ruza
elekto
Por solvi ĝenaĵojn pro drinkemuloj,
policano Tom ĉiam elektis plej maldikan kamaradon kiel sian partneron.
Oni demandis lin kun miro: “Vi havos batalon kun drinkemuloj!”
“Jes! Se vi estos kaptita de du policanoj, kaj unu el ili estas
maldika, do kontraŭ kiu el ili vi rezistos?”
|