Kio
estas ĉevalo
Tri malliberuloj estis en akra disputo
por pruvi, ke li estas la unuaveninto al la prizono. Unu el ili
diris: “Mi venis al la prizono antaŭ ol oni inventis lokomotivon.”
La dua diris: “Kiam mi venis ĉi-tien, oni vojaĝis per ĉevalo.” Kaj
la lasta demandis: “Kio estas ĉevalo?”
Tuta
familio en karcero
Ĉefprovoso diris al la malliberulo Johano:
“Mi aŭdis, ke vi estis ĉi-tie jam 4 jarojn. Sed neniu el viaj
familianoj venis viziti vin. Ili estas ja tro malvarmaj.” Kaj
Johano diris: “Ne kulpigu ilin. Neniu el ili povas foresti de
karcero je unu paŝo, do kompreneble ili ne povas veni al mi.”
|