Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Funkcio de dekstra mano

Juĝisto: Kial vi batis lin per la maldekstra mano?

Krimulo: La dekstra estas uzata por manpremo de paciĝo.

 

Kunkrimulo

Juĝisto demandis krimulon: “Ĉu vi certigas, ke vi faris tiujn ŝtelojn sola, tute sen kunulo?” “Jes. Sciu, nun estas tre malfacile trovi samopiniulon.”

 

Lastfoja…

Juĝisto: Jam estas la tria fojo por mi juĝi vin, kaj mi esperas, ke tio estos la lasta fojo.

Krimulo: Sinjoro juĝisto, vi diris prave. Mi esperas, ke tio estos la lastfoja kaptiĝo. En la estonteco mi certe faros pli saĝe!

 

Por konkurenco

A: Kial la tribunalo kondamnis vin al enkarceriĝo?

B: Pro konkurenco.

A: Kia konkurenco?

B: Mi faris monbiletojn tute samajn al tiuj emisiitaj de la registaro.

 

Decido laŭ flankoj de monero

Noktomeze, du rabistoj petis almozon sur strato. “Estu bonkora doni moneron!” Pasanto demandis en miro: “Por kio vi postulas moneron?” “Ni ĵetos ĝin kaj faros decidon laŭ ĝiaj flankoj, kiu rabu monsakon kaj kiu kofron.”

 

Tagnokta laboro

A: Kiel aŭdaca vi estas, ke vi rabas eĉ en hela tago?

B: Sinjoro policano, mi laboras sen distingi tagon kaj nokton.