Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Vidpova limo

Advokato demandis atestanton: “Vi diris, ke kiam la akcidento okazis, la distanco inter vi kaj la akcidenta loko estas 100 futoj. Ĉu vi povas diri al mi, kiom malproksime vi povas vidi klare?”

“Tiam mi povis klare vidi la sunon, laŭdire la distanco inter la terglobo kaj la suno estas 93 milionoj da mejloj,” respondis la atestanto.

 

 

Bati hundon

Hundo atakis kamparanon. La kamparano ne povis toleri kaj mortigis la furiozan hundon per sia forkego. Mastro de la hundo procesis kontraŭ la kamparano kaj postulis kompenson.

La juĝisto diris: “Se vi inversigus la forkegon kaj uzus la tenilon por bati la hundon, ĝi ne mortu, ĉu ne?”

“Jes, sinjoro juĝisto. Se la hundo atakus min sin inversiginte, mi farus kiel vi proponis.”

 

 

Naĝado estas malpermesata

En juĝejo juĝisto demandis: “Akuzito, kiam la akuzanto naĝis en la rivero, kial vi ŝtelis lian veston?”

“Ĉar naĝado tie estas malpermesata, sinjoro juĝisto.”

 

 

“Senkulpa” krimulo

Krimulo riĉe koruptis sian advokaton. Pro la elstara pledado de la advokato en la tribunalo, la juĝisto fine anoncis ke la akuzito estas senkulpa.

Ĉe la pordo de la tribunalo la advokato demandis la akuziton: “Nun vi liberiĝis, do ĉu vi povas diri al mi la veron? Ĉu vi mortigis tiun homon?”

“Sinjoro advokato, mi tre dankas vin! Kiam mi aŭdis vian pledadon por mi en la tribunalo, mi opinias, ke mi estas senkulpa.”

 

 

Donaci anseron

Akuzito: “Sinjoro advokato, kiel vi opinias, se mi sendos al juĝisto grasan anseron kun mia nomkarto antaŭ juĝado?”

Advokato: “Ĉu vi frenezas? Tiel vi perdos la proceson pro via korupto.”

Sed la akuzito gajnis la proceson. En la sekvanta tago li ĝoje diris al la advokato: “Mi ne faris laŭ via konsilo kaj sendis anseron al juĝisto!” La advokato diris kun dubo: “Tio estas neebla!” “Tio estas ebla,” Klarigis la akuzito, “ĉar mi sendis al juĝisto anseron kun nomkarto de la akuzanto.”

 

 

Peza fizika laboro

Vizitinte sian edzon en malliberejo, la sinjorino venis al ĉefprovoso kaj plorpetis lin doni malpli pezan fizikan laboron al ŝia edzo.

“Ne estas facila laboro kiel fari paperan sakon ĉi tie,” diris la ĉefprovoso.

“Jes, mi scias. Sed mia edzo ja estas tre laca. Li diris al mi, ke li senĉese fosas tunelon ĉiuvespere,” diris la sinjorino.

 

 

Ĉiopova ŝtelisto

Ŝtelisto estis kaptita kaj eskortata al ekzekutejo. Antaŭ ekzekuto pastro diris al li: “Mia infano, pentu pri via krimo. Alie, la pordo de la ĉielo estas ferma al vi.” “Ne gravas. Ne ekzistas pordo kiun mi ne povas malfermi.”

 

 

Kantado

Edzino: “Kial vi ĉiam restadas en balkono kiam mi kantas?”

Edzo: “Mi volas sciigi ĉiujn ke mi ne batis vin.”