Diru
pli precize
Profesoro estis en urĝa preparado de memuaro
en hejmo. “Mia kara,” li demandis sian edzinon, “kie estas mia krajono?”
“Ĉu ĝi ne estas sur via orelo?” respondis
la edzino.
“Vi ne rimarkis ke mi estas terure okupita?
Ĉu vi ne povas diri pli precize? Sur kiu mia orelo ĝi estas?” kolere
diris la edzo.
Eksedziĝo
A: “Kial vi volas eksedziĝi kun via edzo?”
B: “Hieraŭ ni iris al sortodivenisto.
Li diris ke mi naskos 2 infanojn, kaj li, 4. Pensu, kun kiu li havos
la aliajn du infanoj?”
Bonkora
maljunulo
Junulo sukcesis transnaĝi la Britan Markolon.
Kiam li surbordiĝis, multaj homoj gratulis lin. Al li venis maljunulo.
Palpante liajn malsekajn harojn, li demandis mire: “Ho junulo, ĉu
vi ne scias, ke ĉi tie estas pramo?”
Ĉu
ĝi ne plipeziĝos?
Pesinte leteron de s-ro Jhons, fraŭlino
de poŝtejo diris al li, ke lia letero superpezis kaj li devis afranki
ankoraŭ poŝtmarkon. “Ĉu tio ne plipezigos la leteron?” kriis s-ro
Jhons.
Ŝlosilo
de leterkesto en leterkesto
Antaŭ ekiro al oficvojaĝo sinjoro diris
al sia edzino, ke ŝi sendu liajn leterojn al li dum lia foresto.
“Estu trankvila!” diris la edzino.
Pasis unu monato, sed la edzo ricevis neniun
leteron. En miro li telefonis al la edzino, kial ŝi ne sendis al
li leterojn. “Vi forportis la ŝlosilon de la leterkesto,” diris
la edzino. Do la edzo pardonpetis kaj promesis tuj sendi ĝin hejmen.
Pasis ankoraŭ monato, kaj la sinjoro neniun
leteron ricevis kiel antaŭe. Li koleris.
Reveninte hejmen, li demandis la edzinon
pri la kialo. Ŝi respondis: “Kion mi povis fari, mia kara? La ŝlosilo
estis metita en la leterkeston.”
Ĉagreno
pro ŝlosilo
Gesinjoroj staris antaŭ sia domo embarasite.
Mirigita najbaro demandis la kialon. Ili respondis: “Kia fuŝaĵo!
Ni forgesis la ŝlosilon de la garaĝo en ĉambro, tiun de la ĉambro
en la aŭtomobilo kaj la aŭtomobilo estis ŝlosita en la garaĝo.”
Ebriulo
Fabrikestro muĝis kontraŭ ebriiĝinta laboristo:
“Fi, denove vi malfruiĝas! Se mi estus tiel ebria, mi saltus de
sur la domo!”
Koleriĝis ankaŭ la ebriulo: “Se vi estos
ebria tiom kiom mi, vi certe ne povos salti de sur la domo, ĉar
vi eĉ ne povos trovi la fenestron.”
Nerefutebla
kialo
Drinkulo longe drinkis en drinkejo. Lia
servisto urĝis lin hejmeniri: “Malsereniĝis kaj pluvos. Ni foriru
antaŭ la pluvo.” La drinkulo ne volis ĉesi drinki kaj diris: “Se
pluvos, kiel ni povos ŝirmiĝi? Do kial hasti?” Baldaŭ ekpluvis,
kaj la ĉielo sereniĝis post longe. La servisto denove urĝis: “Jam
sereniĝis la ĉielo kaj ni iru hejmen.” La drinkulo diris: “Jam sereniĝis
la ĉielo, do kial ni hastos?”
Drinkulo
Drinkulo akiris bonan rizvinon en sonĝo
kaj volis drinki post varmigo de la vino. Sed kiam li iris al la
kuirejo por varmigi la vinon, li vekiĝis el la sonĝo. Li tre bedaŭris
kaj murmuris: “Kiel bone, se mi drinkus ĝin malgraŭ ke ĝi estas
malvarma.”
(En orienta Ĉinio estas neforta rizvino
sukcenkolora, kaj la lokanoj ŝatas varmetigi ĝin antaŭ la trinkado,
opiniante, ke tio estas saniga por trinkantoj.)
|