Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Ekstaza bildo

Studento inklina al impresismo kaj kubismo volis aĉeti pentraĵon en galerio. Post longa elektado li fine decidis aĉeti la bildon kun nigraj punktoj sur blanka fono kadrita per kupra framo. Li demandis: "Kiom ĝi kostas?" Kaj oni respondis: "Ĝi estas ŝaltilo sur la muro."

 

 

Sendanĝera teruro

Aviadilo subite malekvilibriĝis kaj faris transkapiĝon, sed fine ĉio revenis en ordon. La pasaĝeroj estis teruritaj kaj kriegis. Eliris el stirista kajuto stevardino. Kun rideto ŝi diris: "Sinjorinoj kaj sinjoroj, estu trankvilaj, ĉio en ordo. Ĵus antaŭe piloto nur ekternis."

 

 

Mirinda piloto

Aviadilo estis surteriĝanta sur nova flughaveno. Kvankam la piloto ĝisfunde malstartigis la motoron, tamen la aviadilo apenaŭ eliris el la kurejo. Li ekrigardis eksteren tra glaco kaj ektimiĝis: "Ho, ĉu troviĝas tiel mallonga kurejo en la mondo?" La ĉefpiloto ekrigardis kaj diris kun miro: "Ho, la kurejo ne estas longa, sed sufiĉe larĝa!"

 

 

Misiri en unudirektan vojon

Maljuna ĝentlemano senatente veturis en unudirektan vojon. Post nelonge li trovis, ke li estis krampita de torento da aŭtoj de la kontraŭa direkto. Li devis plejeble malrapidigi sian aŭton antaŭen. Fine li estis haltigita de policano: "Certe vi scias, kial mi haltigis vin." "Kompreneble, ĉar mi estas la sola, kiun vi povas kuratingi."

 

 

Ekskuzo

Sinjorino plendis kontraŭ sia edzo: "Mi estas malsana en lito, sed vi iras danci ekstere pretekstante konsideri por mi. Mi ne povas kompreni." Kaj la edzo sin ekskuzis: "Kio nekomprenebla? Vi estas malsana en lito, kaj se mi invitos danci hejme, tio certe ĝenos vin. Do mi dancas for de la hejmo, ĉu tio ne estas mia afableco?"

 

 

Respektivaj preferoj

Vespere geamantoj iris rigardi filmon. La knabino demandis: "Kiun filmon vi plej ŝatas?" "'Rigardata de Knabino', kaj vi?" "'Riĉulo el Sudo'"

 

 

Vanta analfabeto

Iu analfabeto ĉiam ŝatas ŝajnigi sin legipova. Foje li ŝajnigis sin leganta ĵurnalon, sed tenis ĝin renversita.

"Hej", preterpasanto demandis lin, "kiu novaĵo en la ĵurnalo?" La "leganto" respondis: "Denove trafika akcidento! Jen renversiĝinta aŭto kun radoj supren."

 

 

Utilo de manĝado de fiŝo

A: Kian utilon alportos manĝado de fiŝo?

B: Ofte manĝi fiŝon preventas miopecon.

A: Kial?

B: Ĉu vi iam trovis miopan katon?