| Donaco 
              de fianĉo al fianĉino  Fianĉino: Mia kara, baldaŭ ni geedziĝos. 
              Donacu al mi libron kiel memoraĵon.  Fianĉo: Bone. Kamarado vendisto, donu 
              al mi libron pri kuirarto.      Naiveco  Knabeto iris al hospitalo kune kun la 
              patrino, kiu bezonas korpoekzamenon en obstetrika-ginekologia fako. 
              Ŝi kun ĝemo premadis sian ventron. Terurite la knabeto demandis 
              la patrinon, kio okazis. Ŝi respondis: "Via frateto piedbatas 
              min. Li fariĝis pli kaj pli petola." La knabeto konsilis: "Do 
              vi englutu ludilon por li."      Sekreto 
              de bona memoro  A: Hieraŭ mi aĉetis libron "Sekreto 
              de bona memoro" kaj ĝin finlegis dum la tuta nokto.  B: Ĉu mi povus legi ĝin?  A: Certe. Sed mi forgesis, kien mi metis 
              ĝin.      Sukcesinto 
              de alia senco  Mi diris al mia bona amiko, kiu kuris 
              la lasta en kurkonkurso: "Bedaŭrinde, vi kuris la lasta." 
              Sed li respondis: "Kiel vi povas tiel opinii? Ĉu vi ne vidis, 
              ke ili kuregis pro mia persekutado?"      Poŝo 
              de kanguruo  Patro: Ĉu vi scias, por kio taŭgas la 
              poŝo sur la ventro de kanguruo?  Filo: Mi pensas, ke tie kanguruo tenas 
              infanon.  Patro: Sed kial ankaŭ kanguruido havas 
              tian poŝon?  Filo: Certe por teni bombonojn.      Troa 
              elektemo  Sinjorino estis elektanta ledŝuojn en 
              butiko. Post longa elektado ŝi diris al vendistino: "Bonvolu 
              doni al mi la paron, kiun mi preferis ĉe la komenco." "Sed 
              bedaŭrinde tiu paro estis jam vendita antaŭ 2 horoj."      Biciklo 
              kaj belulino en reklamo  Maljuna Wang televidis reklamon pri biciklo 
              kaj iris aĉeti. Sed li trovis, ke ĉiuj bicikloj en la butiko ne 
              havas lampon. Li demandis: "Sed en reklamo la biciklo havas 
              lampon." Vendisto respondis: "En reklamo sur biciklo estas 
              belulino."
     |