Doloro
de dento
Xiaohong: Xiaoming, kial hieraŭ vi ne
vizitis lernejon?
Xiaoming: Dento doloris al mi kaj mi iris
al hospitalo por peti eltiri ĝin.
Xiaohong: Ĉu la dento ankoraŭ doloras al
vi?
Xiaohong: Kiu scias? Ĝi restis ĉe kuracisto.
Sablero
kaj pelto
A: En la lasta semajno sablero falis en
okulon de mia edzino kaj mi pagis 3 dolarojn ĉe kuracisto.
B: Tio estas nenio. En la lasta semajno
pelto falis en la okulojn de mia edzino kaj mi pagis 3000 dolarojn.
Miro
pro naskiĝtago
Infano: Panjo, kiam mi naskiĝis?
Patrino: La dekkvinan de junio.
Infano: Kiam vi naskiĝis?
Patrino: La dekan de junio.
Infano: Ho, kiel 5 tagoj sufiĉis por naski
min?
Sengusta
vino
Kliento: "Kial via vino ne havas
guston de vino?"
Kelnero alprenis la vinon de la kliento
kaj flaris: "Ah, mi pardonpetas. Ni forgesis enmiksi vinon
en akvon."
Ŝi
neniam menciis vin
Du amikoj kune drinkis. Unu demandis la
alian: "Mia edzino ne scias min. Kaj via edzino?" La alia
respondis: "Mi ne scias, ĉar ŝi neniam menciis vin."
Profesoro
en hospitalo
Profesoro malsaniĝis kaj estis en hospitalo.
Flegistino venis al lia ĉambro kaj diris: "S-ro profesoro,
alvenas kuracisto." La kompatinda profesoro ĝemis: "Ĉu
li antaŭpetis la viziton? Diru al li, ke nuntempe mi ne povas akcepti
lin, ĉar mi serioze malsaniĝis."
Infekta
malsano
"Vi suferas de maligna infekta malsano,"
kuracisto diris al paciento, "kaj ni decidis enloĝigi vin en
izolejon. Tie vi povos manĝi maldikan flanon."
"Ĉu ĝi kuracos mian malsanon?"
"Certe ne," respondis la kuracisto,
"sed ĝi estas sola manĝaĵo enŝovebla tra la pordofendo."
Kompenso
por malsukcesa paraŝutado
Fininte la unuan lecionon, instruisto
de arta paraŝutado demandis lernantojn, ĉu ili havas demandojn.
Kaj unu el ili demandis: "Kiom da mono ni devas pagi por ĉiu
paraŝutado?" "200 dolarojn." Alia lernanto aspektis
iom maltrankvila. Li stariĝis kaj demandis: "Kion fari se oni
ne povas malfermi la paraŝuton en salto?" "Ne maltrankviliĝu.
Se estos tiel, ni redonos al vi la monon," respondis la instruisto.
|