Plej
freŝa novaĵo
Kiam parolisto estis leganta novaĵojn,
papero estis sendita al li. Li prenis la paperon kaj kutime diris:
"Jen informo ĵus ricevita de nia radio..." Li sekve malfermis
la paperon kaj legis: "Hej, via incizivo surhavas spinaco-peceton."
Nutrado
per lakto
Administranto de zoo diris al turistoj:
"Ne timu. La leono estas ege milda, ĉar ĝi estis nutrata per
lakto."
Turisto: "Ankaŭ mi estis nutrata
per lakto. Tamen nun mi ŝatas manĝi viandon."
Voku
paĉjon
Matene de dimanĉo la edzo ankoraŭ dormis
kiam lia bona amiko maljuna Li venis lin viziti. La edzino diris
al sia 3-jara filino: "Iru, voki la paĉjon." La filino
hezistis, alvenis al la maljunulo Li kaj timete vokis: "Paĉjo!"
Uniformo
Du novaj lernantoj de oficira lernejo
ege fieris pro sia lernado en la lernejo. Vidante homon en uniformo
alvenanta, ili tuj salutis lin per manlevo kaj samtempe laŭte diris:
"Bonan matenon, sinjoro." La homo respondis: "Bonan
matenon. Via poŝtejo sincere servas por vi."
Pentristo
Okulisto sukcese kuracis okulan malsanon
de fama superrealisma pentristo. La okulisto diris, ke la pentristo
povos anstataŭigi pagon per pentraĵo.
La pentristo ege dankis la okuliston.
Li desengis grandan okulon kun delikataj detaloj kaj pentris perfektan
portreton de la kuracisto en la mezo de la okulo.
Vidante la pentraĵon, la kuracisto tuj
estis skuita de eksterordinare elstara esprimpovo de la pentristo.
Li gape diris: "Mia Dio, estas feliĉe, ke mi ne estas dentisto."
Heliko
Heliko survoje estis transtretata de testudo.
Sekve la heliko estis sendita al hospitalo por urĝa savo. Kiam la
heliko reakiris la konscion, policano demandis ĝin pri la akcidento.
La heliko respondis: "Mi ne memoras. Tiam lia rapideco estas
tro granda..."
Kamparano
kaj erudiciulo
Kamparano kaj erudiciulo veturis en la
sama ŝipo. Pro enueco, ili decidis fari veton de enigmodiveno. Ili
interkonsentis, ke se la erudiciulo malvenkos, li pagos al la kamparano
10 juanojn; se la kamparano malvenkos, li pagos al la erudiciulo
5 juanojn.
La kamparano demandis: "Kio pezas
250 kilogramojn en akvo sed nur 5 kilogramojn sur la tero?"
La erudiciulo ne havis respondon post penema pensado kaj pagis al
la kamparano 10 juanojn. Li poste postulis solvon, kaj la kamparano
diris: "Ankaŭ mi ne scias," kaj redonis al la erudiciulo
5 juanojn. La erudiciulo estis gapigita.
Kialo
de eksigo
Direktoro: "Mi eksigis kasiston."
Sekretario: "Kial?"
Direktoro: "Li aŭdacis diri al aliaj,
ke mi estas sencertulo."
Sekretario: "Ho, vere damninde! Kiel
li povas malkaŝi al aliaj la gravan sekreton de nia kompanio!"
|