Funkcio
de piedoj
Filo: "Panjo, mi volas uzi vian aŭton
ĉi-vespere, ĉu bone?"
Patro: "Por kio do taŭgas viaj du
piedoj?"
Filo: "Unu por premi akcel-pedalon
kaj la alia — brems-pedalon."
"Vi
estas bonvena"
Ŝtelisto estis kaptita de policano en
duafoja ŝtelado en magazeno. La policano demandis: "Ĉu vi ne
scias, ke ŝtelisto estos kaptita? " La ŝtelisto kapnee diris:
"Mi vidas en magazenoj nur ′Vi estas bonvena′."
Verkaĵo
Patro: "Mia infano, ĉu la verkaĵo
skribita de mi anstataŭ vi estis laŭdata?"
Filo: "Ne, la instruisto diris, ke
la verkaĵo estas fore devia de la temo."
Patro: "Vere? Ĉu la temo ne estas
′mia patro′?"
Filo: "Jes, tamen vi priskribis mian
avon!"
Ĉasado
Juna ĉasisto konsultis maljunan ĉasiston
pri ursoĉasado. La maljunulo diris: "Ofte mi unue trovas kavernon
kaj poste ĵetas ŝtonon en ĝin. Se ululo estas aŭdebla, ene certe
troviĝas urso. Tiam vi saltos al enirejo de la kaverno kaj pafos,
vi certe trafos urson."
Post kelkaj tagoj la maljuna ĉasisto iris
al hospitalo kaj tie vidis la junan ĉasiston kun bandaĝoj sur la
tuta korpo. La maljunulo ege surpriziĝis kaj demandis la kialon.
La juna diris: "Mi unue trovis kavernon kaj poste mi ĵetis
ŝtonon en la kavernon. Aŭdante ululon, mi tuj saltis al ĝia enirejo.
Sed antaŭ al mi ekpafis, trajno galopis el la kaverno!"
Biciklado
Iun matenon, knabino lernis bicikli sur
kampara vojeto. Ŝi subite trovis maljunulon antaŭ si kaj maltrankvile
kriis: "Ne moviĝu!" La maljunulo tuj haltis, sed la knabino
ankoraŭ trafe falpuŝis lin. La maljunulo malrapide leviĝis kaj diris
al la knabino: "Vi lasis min halti ja por preni min kiel celon."
Preni
siropon
Kuracisto faris viziton al s-ino Wang
por konstati la efikon de la medikamento. Enirante, la kuracisto
vidis, ke s-ino Wang svingis la korpon en la mezo de la ĉambro kaj
siropo estis sur tablo. La kuracisto scivoleme demandis: "Kion
vi faras?" La sinjorino respondis: "Mi estas preta trinki
siropon!" La kuracisto redemandis: "Sed kial vi...?"
La sinjorino respondis: "Vidu, sur la siropa botelo estas rimarkigo:
svingu antaŭ preno!"
Naĝ-trejnisto
Naĝ-trejnisto, gajhumora kaj laŭtvoĉa,
estis butikumanta en magazeno. Bela sinjorino salutis lin. Li rekonis,
ke ŝi estas unu el liaj trejnatoj. kaj li laŭte diris: "Mi
malfacile rekonis vin, kiam vi surhavas veston!"
Hunda
vosto
Iutage sinjoro Li gastis ĉe amiko. Li
miris je la vido de hundo de la amiko kaj demandis: "Aliaj
hundoj ĉiam svingas la voston dekstren maldekstren, sed kial via
hundo supren malsupren?" La amiko respondis: "Ĝia kutimo
estis formita pro mallarĝeco de mia loĝejo."
|