Motivo
de aĉeto de fotilo
Apud lago pentristo faris pentradon kaj
alvenis geedzoj de malantaŭe. Ili rigardis momenton. Fine la edzo
diris al la edzino kun nerefutebla tono: "Vidu, kara, kiel
maloportune sen fotilo!"
Spegulo
en galerio
Paro da junaj geedzoj vizitis pentraĵo-ekspozicion.
La edzino estas serioza miopulo. Ŝi rigardis grandan pentraĵon longan
tempon kaj poste laŭte kriis: "Mia Dio! Kial la virino estas
tiel malbela?" "Mia kara, ne estu surpriziĝema eĉ je bagatelo,"
la edzo tuj haste alpaŝis al la edzino kaj mallaŭte diris al ŝi:
"Tio ne estas pentraĵo, sed spegulo."
Iom
simila al la homo
Paro da junaj simioj naskis la unuan idon.
Vidante aspekton de la ido, la patro-simio konsterniĝis. "Ne
maltrankviliĝu, kara," diris la insimio: "Ĉiu ĵus naskita
ido iomete similas al la homo!"
Almozulo
Ĉevoje staris almozulo kun sunokulvitroj:
"Maljuna sinjorino, faru bonon. Miaj okuloj vidas nenion."
"Se viaj okuloj povas vidi nenion, kial vi scias, ke mi estas
maljuna sinjorino?" "Pardonu, mi deĵoras ĉi tie anstataŭ
mia blinda amiko." "Kie estas via amiko?" la maljunulino
scivoleme demandis. "Li iris rigardi filmon."
Pruntepreni
monon
Blato volas pruntepreni monon de araneo.
La lasta diris kun ĝenateco: "Vi scias, ke nuntempe funkciigo
de interreto ne alportas tiom da mono kiom oni esperas. Pli bone,
ke vi iru al muŝo kaj moskito. Pasintjare ili havis reklamon pri
insekticido kaj per tio multe gajnis."
Lampiro
sen lumo
Unu el la lampiroj flugantaj en la aero
ne havas lumon. Aliaj miras kaj demandas: "Kial vi ne brilas?".
Ĝi respondas: "Ve, mi forgesis pagi por elektro en la pasinta
monato."
Kiu
li estas?
Iu viro denaske estis silentema. Li havis
filinon. Iutage, la dekjara filino ne plu sin detenis de scivolemo
kaj demandis la patrinon: "Panjo, kiu estas tiu homo, kiu ĉiutage
manĝas kune kun ni?"
Tigro
kaj serpento
Serpento mordis tigron. La lasta postkuris
la unuan. Sed la serpento eniris en sian Truon. La tigro atendis
antaŭ la buŝo de la truo. Post longa tempo eliris el ĝi lumbriko.
La tigro kaptis ĝin kaj kolerege demandis: "Kie estas via patro?"
|