Ĉiu volas esti parlamentano
Por reelektiĝi, parlamentano faris paroladon
al elektantoj. Li diris: "Mi voluntas daŭre min deĉidi al feliĉa
vivo de la popolo. Sciu, ke nuntempe la servo de parlamentano estas
ne tiel facila kiel antaŭe..." Elektanto interrompis lin: "Jes,
via sinjoro, la servo de parlamentano ne estas tiel facila, sed
kiu ne volas esti parlamentano?"
Ĝeni
la bebon
Politikisto estis faranta emociigan paroladon
por elektiĝo. Subite laŭte ekploris bebo, kaj virino brakumanta
ĝin leviĝis por foriri. La politikisto konsciis, ke li perdos balotilon
kaj haste kriis: "Sinjorino, ne gravas. La bebo fakte ne ĝenas
min." La virino diris: "Tamen vi ĝenis mian bebon."
Hundo
laborema
Ĉiuj familianoj estas ege mallaboremaj.
Ĉiufoje, la patro donis dommastrumadon al la patrino, la lasta al
sia filo, li al sia juna fratino kaj ŝi al la hundo Bobo.
Iutage alvenis gasto. Vidante, ke Bobo,
plenforte viŝis tablon per la antaŭaj du piedoj starante sur seĝo
per la du postaj, la gasto surprize kriis: "Kiel saĝa la hundo
estas. Ĝi eĉ scipovas dommastrumadon."
Bobo povas fari nenion ol diri al la gasto:
"Ve, ĉar miaj mastroj estas ege mallaboremaj." Tio des
pli surprizis la gaston kaj li diris: "Ho, ĝi scipovas eĉ paroli!"
Bobo tuj atentigis: "Mallaŭte! Se tion ili scius, ili ordonus
al mi respondi telefonvokojn."
Maljunuloj
Zhang kaj Wang
La oreloj de maljunuloj Zhang kaj Wang
ne bone funkcias. Iutage, maljuna Zhang iris fiŝhoki kunportante
sian fiŝkaptilaron. Maljuna Wang lin demandis: "Ĉu vi iras
fiŝhoki?" Li respondis: "Ne, mi iras fiŝhoki."
Maljuna Wang diris: "O, mi opiniis,
ke vi iras fiŝhoki."
Por
ĉesi fumi
S-ro Zhang havis koran malsanon. Kuracisto
deadmonis lin fumi kaj diris, ke se li ne povas tuj tion fari, en
la komenco li povas fumi unu cigaredon post manĝo.
Post unu monato, li refoje vizitis la kuraciston.
Tiu post ekzameno trovis, ke li havas plie stomakan malsanon. La
kuracisto miris pri tio kaj demandis lin: "Kio okazis al vi?"
La lasta respondis: "Eble pro tio, ke laŭ via propono mi fumas
unu cigaredon post manĝo, sed ĉiutage mi multfoje manĝas senregule."
Mia
advokato ne konsentas
Sur strato renkontiĝis du malnovaj amikoj,
kiuj longtempe ne vidis unu la alian. Unu el ili sin apogis sur
lambastono. "Kio okazis al vi?" La alia demandis lin.
"Min trafis akcidento antaŭ 6 monatoj."
"Tiel serioze, ke vi nun ankoraŭ uzas lambastonon!" "Laŭ
mia kuracisto, mi povas ĝin forlasi, sed mia advokato ne konsentas."
Ŝanĝi
laboron
Kuracisto pririgardis la langon de paciento,
palpis lian pulson, frapetis lian bruston kaj fine diris al li:
"Malnova problemo, amiko mia. Ege mankas al vi movado. Ne,
ne malkonfesu! Vi bezonas eksterdoman sportadon, piediradon, piediradon."
"Tamen, kuracisto..."
"Bonvolu ne disputi kun mi. Mi estas
kuracisto. Obeu min kaj faru laŭ mia konsilo: dekoble piediru. Tio
estas ununura rimedo por kuraci vian malsanon." "Tamen
mia laboro..."
"Tio ja estas la problemo, via laboro!
Oh, ŝanĝu vian laboron tiel ke vi havos ŝancon pli multe piediri.
Kio vi estas?" "Mi estas leterportisto."
Alarmo
Fajrobrigado ricevis alarman telefonvokon.
"Kie okazis incendio?"
"En mia hejmo."
"Mi demandis, kie estas la loko?"
"En la kuirejo."
"Mi ja volas scii kiel ni iros tien."
"Vi ja havas fajroaŭton, ĉu ne?"
|