Prognozi
veteron
Aro da homoj vizitis meteorologian observatorion
kaj vidis multajn plej novajn ilojn por prognozi veteron. Post la
vizito, iu demandis al la estro de la observatorio: "Vi diris,
ke estas 75% da probableco pluvi. Kiel oni povas havi tiun konkludon?"
La estro respondis: "Ĉi tie laboras 4 homoj, kaj 3 el ili opinias,
ke pluvos."
Kialo
de malfruiĝo
Estro: "Kial vi malfruiĝis hodiaŭ?"
Laboranto: "Ĉar hieraŭ vi deklaris,
ke ĵurnalolegado estas malpersesata en la oficejo kaj ke oni tion
faru hejme."
Kiu
estas pli granda?
Filo demandis patron: "Kiu estas
pli granda, unu aŭ dudek?"
Patro: "Certe dudek!"
Filo: "Mi estas en la dudeka loko
en la ekzameno, do, mi estas pli bona ol la unua, ĉu ne?"
Fortranĉi
la parton, kiu doloras
La gorĝo doloris al s-ro Wu. Li konsultis
kuraciston en hospitalo, kaj tiu diris al li: "Via tonsilo
inflamas, pli bone ke ĝi estu detranĉita." Post duonjaro, la
ventro dororis al li. La kuracisto diagnozis: "Vi suferas cekumiton
kaj pli bone, ke oni fortranĉu la cekumon." Kelkajn monatojn
poste, la sinjoro refoje vizitis la kuraciston, kaj tiu demandis:
"Je kio vi sentas nebone?" S-ro Wu kun timo diris: "Kuracisto,
mi vere ne aŭdacas diri al vi! Ĉi-foje mia kapo doloras al mi."
|