Kiu
li estas?
Rigardante fotoalbumon filo scivoleme demandas
al la patrino: "Panjo, kiu estas tiu junulo, forta kun haroj
nigraj?"
"Estas via paĉjo, mia kara."
"Paĉjo? Do kiu estas la dikulo kalva,
kiu loĝas kun ni nun?"
Frua
edukado
Avino: Kiom estas 1 kaj 2?
Nepo: 3.
Avino: Jes, vi pravas, pro tio vi gajnos
3 sukeraĵojn.
Nepo: Se mi scius tion, mi dirus 5!
Malfacile
ebriigebla?
Malsana knabo: Kial oni frotas min per
kotonbuloj antaŭ injekto?
Patro: Tio estas alkoholo, per ĝi oni
faras vian postaĵon ebria, kaj ne doloras via postaĵo dum injektado.
Malsana knabo: Tamen mi ankoraŭ suferas
la doloron.
Patro: Ĉar via postaĵo estas malfacile
ebriigebla.
|