Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Terura kaligrafio


Post emeritiĝo, avo eklernis kaligrafadon. Pro la aĝo granda, la mano kun peniko tremas senĉese. Lia 5-jara nepo surprize demandas: "Avĉjo, ĉu kaligrafado estas tiom timiga?" Avo: "Kial?" Nepo: "Se ne, pro kio tremas via mano?"

 

 

 

Familianoj

 

Knabo demandas la knabinon ludantan kun li: "Ĉu vi volus edziniĝi al mi, post kiam vi grandiĝos?" "Ne," la knabino respondas. "Kial?" demandas la knabo. "En mia familio, nur la familianoj povas geedziĝi inter si. Vidu, mia patro edziĝis kun mia patrino, la avino edziniĝis kun la avo, kaj mia onklo edziĝis kun mia onklino," klarigas la knabino.

 

 

 

Manĝu rigardante fiŝon

 

Antaŭe estis avara riĉulo. Iutage dum manĝado, liaj du filoj petis de li pladon krom rizaĵo. Li do pendigis salitan fiŝon sur muro kaj diris al ili: "Vi donu unu vidon al la fiŝo kaj manĝu unu buŝon da rizo." La filoj nenion povis fari ol ekmanĝi tiele.

Subite, la fratoj kverelis unu kontraŭ la alia. La patro demandis la kialon, la juna akuzis: "La frato rigardis la fiŝon je unu fojo pli ol mi." La patro kolere kriis: "Lasu lin suferi de troa saleco."

 

 

 

Karakteriza plado

 

Turistino, kiu ne komprenas la francan lingvon, vojaĝis en Francio. Ŝi iris en restoracion, kaj kelnero donis al ŝi menuon. Hontante diri, ke ŝi ne povas paroli france, ŝi fingre montris okulfrapan nomon en la menuo kaj diris: "Mi volas tiun, ĝi certe estas via karakteriza plado."

La kelnero surpriziĝis: "Tiu ĉi estas la nomo de nia mastro!"