Regulo
Du advokatoj iris en restoracion, sidis
ĉe tablo kaj alportigis trinkaĵojn. Poste ili elprenis respektive
hamburgerojn el sia oficsako kaj ekmanĝis. "Pardonon, mem kunportitaj
manĝaĵoj estas malpermesataj tie ĉi," ĝentile diris mastro
de la restoracio. "Kial?" La du advokatoj demandis unuvoĉe.
"Tio estas regulo de la restoracio." La du advokatoj rigardis
unu la alian, senpove ŝultrotirante, kaj diris: "Bone, ni obeu
vian regulon." Nevolonte ili interŝanĝis hamburgerojn kaj ekmanĝis
denove.
Preĝado
Mallaborema kuiristo revarmigis postlasitajn
pladojn por pastro dum sinsekvaj kelkaj tagoj. La lasta tuj ekmanĝis,
sen fari preĝon. La kuiristo kun scivolemo demandis al li kial li
ne preĝis antaŭ manĝado.
La pastro respondis kviete: "Ĉiun
pladon sur la tablo, mi jam dankis almenaŭ du-foje."
Unu
kiel du
Du homoj drinkis multe, unu el ili diris
neklare: "Nun mi vidas ĉion kiel du." La alia tuj elprenis
monbileton en valoro de unu juano kaj diris al li: "Jen du
juanoj, kiujn mi ŝuldis al vi."
|