Bremso
Edzo aĉetis malnovan aŭton. Iun tagon,
li veturis kun sia edzino. Sur deklivaĵo, la edzino diris al sia
edzo: "Vidu, tiu ĉi deklivaĵo estas kruta, se via bremso ne
funkcias, ni estas en danĝero!"
La edzo diris indiferente: "Ne estas
problemo nefunkcii, ĉar nia aŭto ne havas bremson!"
Konscienco
Filozofo diris: "Mi kredas, ke la
plej juste dividita aĵo estas konscienco." "Kial?"
oni demandis. "Ĉar neniu plendas ke mankas al li konscienco."
Neniam
malsukcesi
Oni demandis scienciston: "Vi ĉiam malsukcesis
en eksperimentado de nova baterio, kial vi tion ankoraŭ daŭrigas?"
"Malsukcesi?" la sciencisto respondis, "Mi
neniam malsukcesis, nun mi jam sciis 50 mil manierojn per kiuj oni
ne povas produkti tiun ĉi baterion."
|