Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Kiom valoras 482 eŭroj?

de HANS BAKKER

En la 23-a de junio 2004 donaco de 482 eŭroj atingis s-ron Mulele S. Mbassa, esperantisto en Bunda, Tanzanio. Tio estis la fina respondo al lia peto investi en kudrejo, por ke li komencu havi proprajn enspezojn. Tiu peto tuŝis la koron de s-ro Saionji Masayuki kaj tiun de s-ro Eskil Svane. Tiuj bonkoraj esperantistoj en Japanujo kaj Francujo kune disponigis la monsumon. S-ro Svane tion faris kiel membro de Rotaria-klubo de Pézenas.

Fino de monkolektado, sed komenco de la laboro de Mulele S.Mbassa. Li tuj aĉetis kudromaŝinojn kaj aliajn bezonaĵojn kaj diligente komencis la realigadon de sia revo. Plurfoje li sendis financajn raportojn pri la bona evoluo, kaj nun je la 15-a de julio 2005 li sendis du leterojn, kiuj meritas diskonigadon. Mi koncizigis ilin.

Letero-1

Saluton!

Mi iam havis ideon fari artikolon kaj sendi ĝin al vi por Esperanto-revuo. La artikolo temas pri la mizero, kiu estas obstaklo al esperantistoj en evolulandoj trovi korespondamik(in)on en riĉaj landoj. Tiuj supozas, ke ili
ricevos petojn doni monon. Mi pensas, ke tio endanĝerigas la
Esperanto-movadon en evolulandoj kaj konstruas klasojn inter la esperantistoj.

Miaflanke mi tre dankas vin havigi al mi biciklon, kudromaŝinon kaj kapitalon por mia projekto. Senhezite mi anoncas, ke la projekto estas jam profitdona. Nun en la sezono de la rikoltado de kotono, mi multe vendas vestaĵojn. La projekto bone progresas kaj havas bonan farton. Ne nur mi profitas sed ankaŭ la Esperanto-klubo kaj aliaj suferantoj. Mi jam helpis ok personojn por zorgi pri sia familio. Al unu el ili mi donis monon por aĉeti unu sakon da brasiko. Li diligente komercis per tio kaj li multe dankis min. Tamen ne mi meritas tiujn dankojn, sed vi, bonkoraj amikoj, kiuj estis la bazo de tiu helpo.

Miaflanke la mono multe helpas min solvi miajn problemojn, faciligas la korespondadon kaj la kontribuadon al la komunumo ĉirkaŭ mi. Nun mi havas planon konstrui dometon por mia familio, ĉar ni ne havas dormejon en la dometo kie mi nun loĝas.

Fine mi tre bedaŭras la forpason de prof. d-ro Jan Knappert. Mi konis tiun sinjoron per lia Esperanto-suahila vortaro, per kiu mi lernis Esperanton.

Plej amike,

Mulele S. Mbassa

Letero-2

Ĉu helpopetado riskas malbonigi la rilaton kun la petatoj?

Mizero estas difinebla kiel nehavado de esencaj bezonataĵoj, kiel nutraĵo, loĝejo, vestaĵoj. Estas multaj kialoj por mizero. Ĝi estas malsama de komunumo al komunumo en la mondo. En riĉaj landoj nehavantoj ne tiel suferas kiel tiuj de evolulandoj. Estas terure, ke en evolulandoj 89% de loĝantoj eĉ ne povas pagi sian sanservon. Aliaj ne por sufiĉa nutraĵo. Multaj homoj en Afrikaj landoj supozas, ke mizero estas manko de mono. Verdire ili tute eraras, ĉar iu povas havi multe da nutraĵo kaj bonan loĝejon, tamen ne monon. Ekzemple la loĝantaroj de multaj vilaĝoj en Tanzanio posedas bovojn, kaprojn, ŝafojn, kokojn, tamen konsideras sin malriĉaj. Nehavantoj estas konsiderataj kiel frenezuloj en la komunumo. Ili estas mokataj de la havantoj, kiuj diras, ke ili estas nelaboremaj kaj ke tial mizero estas justa sekvo de ilia nelaboremo.

La efiko de la mizero estas mankego de esencaj servoj, kiuj fine igas viktimon morti, precipe virinojn kaj infanojn. En evolulandoj la vivokosto ofte superas la enspezojn de la homoj, pro kio ili ne povas ŝpari por investi en io profitdona. Tiel iliaj problemoj restas nesolveblaj. Havantoj konsideras la nehavantojn kiel senvaloraj. Ili ne havas la rajton vivi. Ili tute ne interesiĝas pri nehavantoj, konsideras ilin petemuloj. Kiam nehavanto iniciatas projektojn, tiuj estas ofte senfruktaj kaj mortas post nelonge, pro la manko de sperto de la iniciatanto. Tiu ne povas esti sperta, ĉar li ne povis edukigi sin. Edukado estas tre multekosta. Helpi al tia homo ne estas kulpo kaj ne helpi estas granda kulpo. Tia homo en si mem tute ne ŝatas esti tia kia li/ŝi estas. Tial li klopodas labori laŭ sia eblo, sed lia laboro ne donas al li pli da enspezoj por manĝi ĝissate kaj pagi edukadon.

Tia homo povas havi projekton en sia kapo por kiu li havas bonan laborplanon, sed ĉiam ne povas plenumi ĝin pro manko de kapitalo. Ĉu li restu nehelpata? Ĉu li silentu pro la timo ke petante helpon de siaj geamikoj li riskas malbonigi la rilaton?

Ĉu estas eraro, ke personoj en riĉaj landoj donacu al siaj geamikoj jam uzitajn ilojn, ekzemple komputilon por ke la malriĉulo perlaboru monon uzante la donacitan ilon?

Bedaŭrinde, kiam la mizeraj esperantistoj petas helpon de siaj korespondantoj, tiuj tute perdas emon plu korespondi kun ili kaj eknomas ilin monpetemuloj.

Mi ne povas nei, ke okazas monpetado. La afero eĉ por mi estas teda kaj laciga, tamen la petito povas mem pensi ĉu volonte li donacos aŭ ne donacos kaj poste plu korespondos , eĉ se li decidis ne donaci.

Ĉu oni ne vidas, ke se la senhava komunumo estos forgesita pligrandiĝos diferenco de klaso inter havantoj kaj nehavantoj?

Tiu, kiu petas monon ne faras tion por havi luksaĵon sed li vere havas esencan bezonon. La donaco de la havanto havas grandan valoron por la nehavanto, dum la donanto pro la donemo mankon kaj mizeron ne havos. Ni havas monbezonon. Sed eĉ pli ni havas bezonon pri korespondada rilato.

Mulele S. Mbassa
Volonte ricevas reagojn al la adreso:
P.O.Box 25
Bunda, Mara, Tanzania
mulelembassa@yahoo.com