Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Reta Jarlibro testata

La 7-an de januaro komenciĝis publika testado de nova reta servo de UEA, "Reta Jarlibro". Pere de tiu informa sistemo la individuaj membroj de la asocio havos la eblecon vidi la samajn informojn pri la Delegita Reto, landaj kaj fakaj asocioj, lokaj kluboj kaj UEA/TEJO-funkciuloj kiel en la papera eldono.

La principa diferenco estas, ke la "Reta Jarlibro" estas renovigata ĉiutage kaj estas maksimume aktuala en ajna momento, kiam oni ĝin konsultas.

Ekzistas ankaŭ certaj diferencoj kompare al la papera eldono de la jarlibro, ligitaj kun la specifaĵoj de la reta medio. Unuflanke tio estas diversaj sekurigoj kontraŭ misuzo de personaj informoj de la delegitoj, malebligo de amasaj retdissendoj k.s. Aliflanke tio estas diversaj faciligoj, kiuj permesas rapide trovi la necesajn informojn kaj komforte ekkontakti la bezonatan personon. Ekzemple, el la "Reta Jarlibro" oni facile povas sendi retleteron al ajna delegito, kiu havas retadreson, sed la retadreso ĉiam restas kaŝita.

UEA daŭre eldonos la jarlibron ankaŭ en ĝia tradicia presita formo. Post la testado kaj funkciigo de la informa sistemo "Reta Jarlibro" estas antaŭvidate aldoni pliajn informajn servojn, kiuj iom post iom formos veran "Retan Oficejon".

(el “Gazetaraj Komunikoj de UEA”)