Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperanto-Forumo okazis en Luoyang

De la 1-a ĝis la 3-a de januaro 2005 okazis Esperanto- Forumo en la Luoyang-a Universitato, Henan, Ĉinio. Ĝin partoprenis pli ol 50 ĉinaj esperantistoj kaj 2 samideanoj el Aŭstralio kaj Singapuro. D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj s-ro Hori Yasuo, prezidanto de KAEM, sendis al la forumo salutajn mesaĝojn. D-ro Zhang Jingzhao, rektoro de la Luoyang-a Universitato, kaj Wang Zhengsong, vicrektoro de la universitato, ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon.

La temo de la forumo estas “Evoluo de la ĉina Esperanto-movado kaj praktika uzado de Esperanto en turismo, komerco kaj edukado”. S-roj Peng Zhengming, Qi Jian kaj Wang Tianyi el aliaj urboj prezentis siajn spertojn pri utiligo de Esperanto en turismo kaj komerco, s-ro Cao Ruiming, direktoro de la Fremdlingva Instituto de la Luoyang-a Universitato, esprimis, ke li daŭre okazigos Esperanto-kurson en la universitato, por tio li kompilis kaj eldonis specialan lernolibron. Oni diskutis kiel evoluigi la ĉinan Esperanto-movadon en merkata ekonomio kaj kiel utiligi Esperanton por servi al la socio kaj al la vivo. Aŭstralia esperantisto Roger Spring prezidis konversacion en la forumo. 

La forumo speciale aranĝis prelegon por studentoj de la Luoyang-a Universitato, kiu interesis multajn studentojn.

(Zhang Xuesong)