Unua paĝo >> E-Novaĵoj


1905-2005: Simpozio de UEA

Ĉi-jare oni solenos la centjariĝon de Esperanto-kongresoj. La Norda Esperanto-Federacio de Francio, kune kun aliaj asocioj, organizas renkontiĝon ĉe Bulonjo-ĉe-Maro, al kiu venos pli ol 500 homoj de la 25-a ĝis la 30-a de marto.

Ĵus antaŭ tiu renkontiĝo, UEA decidis organizi simpozion pri la lingvaj problemoj kaj pri la signifo de la Esperanto-renkontiĝoj tra la historio de Esperanto. Ĝi okazos en la sama urbo, ĉe la universitato "Universite du Littoral Cote d'Opale", la 25-an de marto.

Tiu simpozio estos espereble fonto por novaj esploroj pri la historio de Esperanto, pri la naskiĝo kaj evoluo de "movado", tra la renkontiĝoj, kaj aparte tra la Universalaj Kongresoj, pri la rolo de Esperanto estinte kaj estonte en la monda lingvo-pejzaĝo. Universalaj Kongresoj estas esplorinda fenomeno, kiel fundamenta elemento en la kreo kaj disvolvo de la Esperanta parolkomunumo. Prelegos elstaraj fakuloj pri la temo: prof. Humphrey Tonkin, d-ro Ulrich Lins, konata historiisto de la movado, prof. Roland Breton (franca profesoro, franca specialisto pri geografio de la lingvoj, prof. Jean-Claude Lescure (franca specialisto pri la historio de Esperanto, kiu ĵus verkis libron pri la temo), Ziko M. Sikosek (kiu verkas pri la historio de la universalaj kongresoj). La simpozio okazos en Esperanto kaj en la franca.

Pluaj informoj estas peteblaj ĉe <brian.moon@ename.lu>.

(Claude Nourmont, estrarano de UEA pri kulturo)