Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Monata konkurso

La retejo <www.edukado.net> lanĉas novan "ludon", t.e. kvizan konkurson.

En tiu ĉi monato la konkurso rilatas al la revuo Monato. La ludo fakte estas gvidata vizito tra la paĝaro de la revuo kun kelkaj informserĉaj kaj kelkaj interagaj taskoj. Laŭ takso por baza solvo oni bezonas ĉ. unu horon, sed ju pli da poentoj oni volas akiri, des pli da tempo necesas. Pro tio la redaktoroj ĉe edukado.net konsilas savi (aŭ eĉ printi) la foliojn, labori pri la taskoj en pluraj etapoj kaj sendi la solvojn nur kiam vi opinias la taskon preta. Kuraĝon! La nuna konkurso finiĝos la 15-an de februaro 2005.

La konkursan paĝon vi trovas ĉe: <http://www.edukado.net/mon_enkonduko.jsp>.