Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Pekinaj e-istoj kunvenis antaŭ la Printempa Festo

Matene de la 30-a de januaro 2005 la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis en la Pekina Tibet-mezlernejo amuzan kunvenon por festi la Printempan Feston. La kunvenon ĉeestis pli ol 50 pekinaj e-istoj, inkl. de laborantoj el la redakcio de El Popola Ĉinio, Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Ĉina Radio Internacia.

La kunvenon prezidis Zheng Bocheng, ĝenerala sekretario de PEA. Parolon faris Tan Xiuzhu, prezidanto de ĈEL, kaj Li Weilun, prezidanto de PEA. Ili ambaŭ deziris sanon kaj sukceson al e-istoj kaj prosperon al la movado. Samideano Pei Zhi ludis per memfarita muzikil-segilo klasikajn ĉinajn muzikojn. Lernantoj de la Pekina Tibet-mezlernejo prezentis tibetnaciajn kantojn kaj dancojn. Ĉiuj kun granda intereso kaj plezuro faris divenludon en Esperanto.

La tibetaj lernantoj diris, ke ili sentis varmon kaj entuziasmon en esperantujo.

(Jiang Limin)