Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Terminologia forumo en Vilno

Fariĝis jam kutimo aranĝi en Universalaj Kongresoj specialan programeron dediĉitan al interŝanĝo de spertoj inter homoj, kiuj verkis aŭ verkas fakvortarojn aŭ alimaniere okupiĝas pri problemoj de la evoluigo de fakaj lingvaĵoj de Esperanto. Ankaŭ en la 90-a UK en Vilno okazos simila aranĝo, la Terminologia Forumo.

La Forumo havas plurajn celojn. Ĝi ebligos al terminologoj informi pri verkitaj fakvortaroj kaj pri la problemoj, kiujn oni spertis dum ilia verkado. Eblos informi ankaŭ pri planataj aŭ jam prilaborataj projektoj kaj eventuale varbi kunlaborantojn por ili. Apartan atenton oni donos al la lastatempaj klopodoj refunkciigi la Terminologian Centron de UEA (TEC).

Tiuj, kiuj volas kontribui al la Terminologia Forumo, bv. sin direkti al la organizanto de la aranĝo, d-ro Detlev Blanke, <dblanke.gil@snafu.de>.