Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Gajan Printempan Feston!

Saluton, karaj legantoj!

Laŭ la ĉina luna kalendaro la Koka Jaro komenciĝos de la 9-a de februaro 2005. Ĉe la sojlo de la proksimiĝanta jaro ni ĉiuj EPĈ-anoj, salutas al vi, karaj legantoj, kiuj kune kun ni pasigis la Simian Jaron, sincere deziras al vi gajan Printempan Feston kaj feliĉan vivon en la Koka Jaro.

Dank’ al viaj prizorgo kaj subteno en la pasintaj jaroj, nia reta EPĈ senĉese novigis sian enhavon kaj havigis al si pli da legantoj. Precipe, pro via ĉeesto al la 89-a UK en Pekino, ni sukcese gastigis kaj surretigis la kongreson. Dank’ al ĉio tio, nia reta EPĈ fariĝis interŝanĝa platformo por tutmondaj samideanoj.

En la nova jaro ni reciprokos al vi, karaj legantoj, novajn kaj originalajn rubrikojn kun legindaj artikoloj. Permesu al ni ankoraŭfoje esprimi al vi ĉiuj nian koran dankon.

De la 9-a ĝis la 15-a de februaro ni ĝuos ferion de la tradicia Printempa Festo de Ĉinio. Intertempe nia retejo ne novigos sian paĝon. Ĝis la 16-a de februaro.

La Red.