Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Korea bildstria filmo “Esperanto” gajnis
premion en Japanio

En la 26-a de januaro ĉi-jare, en Urba Centra Hotelo en Tokio, la korea bildstria filmo “Esperanto” gajnis premion de la Korea Instituto por Kulturenhava Promocio ĉe la 19-a Japana Diĝit-enhava Granda Premiado. “Esperanto”, gajninta la plej altan premion inter alilandaj bildstrioj kaj verkita de s-ro Oh Jha-Gyun (filmarta studento de Hansu Universitato en Koreio), rakontas pri la homo, kiu pere de religio kaj racio, ne kompromisas kun la nuna distordita socio.

La Diĝit-enhava Granda Premiado (Digital Contents Grand Prix) estas organizita de la Japana Diĝit-enhava Asocio, ĉiu-jare ekde 1986, sub la aŭspicio de la Ministerio de Ekonomio kaj Industrio de Japanio, por stimuli la evoluon de la japana diĝit-enhava industrio. Recente, ili instigas bonajn filmojn de Koreio kaj Taiwan, Ĉinio. Ekde 2002, la Korea Instituto por Kulturenhava Promocio subtenas la japanan organon por trovi bonajn novajn filmojn de koreaj artistoj.

(Lee Chong-Yeong)