Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Agado de Monda Esperanta Ligo por Sporto (MELS)

Kreskas la Monda Esperanta Ligo por Sporto (MELS), organizo kun prezidanto Klarita Velikova kaj sekretario Jurgen Kloker fondita la 25-an de julio 2004 dum la 89-a UK en Pekino.

La plej nova, 51-a membro estas Adrianov Zhukov, instruisto de filozofio, fizika edukado kaj ŝako el Brazilo, kiu biciklas disvastigante Esperanton tra Brazilio kaj la mondo, prelegante pri Esperanto. La venonta longa biciklado estos al Porto Alegre, kie okazos la 40-a Brazila Kongreso de Esperanto. S-ro Zhukov biciklos 21 tagojn ( 3200 km) por anonci pri la kongreso kaj prelegi pri la vojaĝo Brazilo-Eŭropo-Ruslando.

MELS-membroj en Koreio:

* Etero Chen (Ĉinio) -- eminenta majstro de ĉina gongfu-o, Tajĝiĉuano kaj Ĉigong-kuracmetodo la 19-an de februaro faris prelegon en Kyong-hee Universitato, Seulo, kies orientmedicina fako estas la plej fama en Koreio.

* Klarita Velikova (Bulgario/Koreio) -- psikologo, prezidanto de MELS, partoprenis en la pozado de teknikoj por la fotaĵoj en la dua volumo de la libro "Nova Sindefendarto" en la Korea Hosinsul-Federacio.

* Jurgen Kloker (Germanio) -- policisto, sekretario de MELS, estos en Koreio denove (de la 18-a de marto) por du-semajna lernado de la korea sistemo "hosinsul" (sindefendarto) en la Korea Hosinsul-Federacio.

* Michael Sedgley (Usono/Koreio) -- tradukisto, skribis la artikolon "Sporto ne estas milito", kiu estis publikigita en "Kontakto", revuo de TEJO, numero 202 (2004/4).

(Klarita Velikova <rita@eses.net>)