Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Prelego pri Tajĝiĉuan-o kaj Ĉigong-o
okazis en Koreio

La 19-an de februaro, la Monda Esperanta Ligo por Sporto (MELS) kaj "Global Cooperation Society International" (GCS -- neregistara socia movado celanta plialtigon de la spirito kaj prospero de la socio, protekton de la naturo kaj medio, restaŭron de la homa digno, mondan pacon) okazigis prelegon de Etero Chen, eminenta majstro de ĉina gongfu-o, Tajĝiĉuan-o kaj Ĉigong-kuracmetodo kaj membro de MELS. La prelego kun la temo "Tajĝiĉuan-o kaj Ĉigong-o-- ilia efiko sur nia sano kaj spiritaj fortoj" okazis en Kyong-hee Universitato, Seulo, kies orientmedicina fako estas la plej fama en Koreio. Aldonitaj al la programo estis diskutoj "Estonteco de Esperanto kiel internacia lingvo" kaj "Esperanto kaj sporto", kaj ĉinajn popolajn kantojn en Esperanto konigis Eruda Li, prezidanto de la Hongkong-a Esperanto-Asocio kaj membro de MELS.

(Klarita Velikova)